Klaku sur la bildstrio por viziti la retpaĝaron de la kreinto. ;^)
Kaj, kiel vi jam scias....

Mi revenis... Ho! Terure! Katastrofe!!!
Kiu scias? Eble sciante pri tio, miaj kolegoj revenos iam... =^P
Kartunisto el San-Paŭlo,
Karmo lerte uzas la ilojn de la komputilo por krei liajn bildstriojn, kiujn mi plej ŝatas. La humoreco de
Du Reĝoj iom memoras al mi
Malbonulojn de
André Dahmer. Kiel la titolo de la kartuno reliefigas, estas du ĉefaj personaĵoj. En la plejparto el la bildstrioj, tiuj du amikoj dialogas inter si.
Ĝuu ĝin!




Ĉu vi jam kverelis al vi mem? :^)

La tria el kvar...
...sieberaj bildstrioj, kiujn mi esperantigis.
Ĝuu! ;^)

Jen alia siebera bildstrio.
Ĝuu! ;^)

Allan Sieber estas kartunisto el sudo el Brazilo. Liaj verkoj temas precipe pri la vivo kaj la rilatoj en nia socio. Kun sarkasma, adolta humoro, li parodias amaskomunikilojn kaj disfluas pri ŝajneco, manko da perspektivoj, tro da perspektivoj, moralaj aferoj, financaj problemoj, ktp. Ofte li mem estas personaĵo de siaj bildstrioj, kio atribuas al ili membiografian karakterizon.
Mi tradukis kelkajn el liaj kreaĵoj, nune mi plublikas unu el ili. Mi esperas ke neniu sentos sin iel ofendata, tial ke foje temas pri polemika humoro. Ĝustadire, humoreco servas ne nur por fari ridi, sed ankaŭ por fari pensi. ;^)

En nia komputila epoko...

...nova kaj moderna sinprezentado nepras.

La usona kantisto Mikael Ĵakson [Michael Jackson] estis absolvita de ĉiuj dek akuzoj pri seksatencoj kontraŭ kelkaj junaj adoleskantoj.

Lasu la hundeton almenaŭ ĝoji pro ĝia sonĝo. ^^
(kiel diri "wet dream" esperante?)